- Domov
- Projekti
- Arhiv
- Mediji o nas
- Iščemo...
- Kdo smo
- Pišite nam
- Podprite nas
- Tečaji, skupine...
- Klub Zvik
Inter 26-a de junio kaj 11-a de julio okazas en Maribor, Slovenio, unu el la plej grandaj kulturfestivalo de Eŭropo: somera Festivalo Lent. Dum ĝi prezentiĝas pli ol cent ensembloj kaj unuopaj artistoj kaj okazos pli ol 400 spektakloj ĉiuspecaj (koncertoj, teatrajhoj, strataj prezentadoj, porinfanaj aranĝoj ktp . Dum iom pli ol 2 semajnoj la festivalaranĝojn vizitas pli ol 500.000 spektantoj. Kadre de ĝi ĉi-jare Institucio ZVIK kaj Esperanto-societo organizas en la urba parko Lingvan festivalon. Estas tendo en kiu tuttage deĵoras homoj kaj informas pri lingvoj. Posttagemeze okazas ĉiutage prezento de unu aŭ du landoj kaj teis lingvoj en la formo de prelego de kompetentulo aŭ en la formo de skype-interparolo kun alilandano en Esperanto kun traduko al la slovena. Aparte ĉiutage okazas en la tendo ankaŭ kurso de Esperanto por komencantoj.
Samtempe en la urba Muzeo de popola liberigo estas prezentita en du grandaj ĉambroj en 15-o da vitraj ŝrankoj ekspozicio pri 52 mondaj lingvoj inter kiuj Esperanto ricevis la plej grandan spacon .
Dum la festivalo (la 30-an de junio) okazis ankaŭ koncerto de viena kantisto, hungaro Attila Schimmer, dum kiu li kantis interalie ankaŭ kelkajn kanzonojn en Esperanto. Li ankaŭ prelegis en Esperanto pri Hungario.
Daŭre okazas kurso de Esperanto por komencantoj kiun gvidas Zlatko Tišljar kun helpo de Vesna Obradoviĉ. Cetere la centran iniciaton kaj laboron plenumis Vesna Obradoviĉ kiel direktoro de ZVIK kaj membro de la E-societo.
Zlatko Tišljar
