- Domov
- Projekti
- Arhiv
- Mediji o nas
- Iščemo...
- Kdo smo
- Pišite nam
- Podprite nas
- Tečaji, skupine...
- Klub Zvik

La 15-a de januaro 2009
Pensante pri propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj eblo ĝin utiligi en lerneja sistemo, mi komencis esplori la eblojn en la slovena lerneja sistemo. La ideo estis enkonduki Esperanton en du lastaj jaroj de infanĝardeno kaj unuaj tri de elementa lernejo. Parolante kun direktorino de la plej proksima infanĝardeno, mi komprenis ke la ŝanco por tio ekzistas, kaj mi kontaktis Centron por novtipa edukado de Ministerio pri Klerigo.
Tie atendis min surprizo. Bona surprizo. Ekzistas jam komplete prilaborita sistemo, kiel oni enkondukas ion en lernejan programon en Slovenio, la vojo estas ja jena.
Komence lernejo aliĝas al konkurso por novtipaj projektoj. La ministerio inter multaj projektoj elektas tiujn kiujn ĝi opinias bonkvalitaj. Lernejo enkondukas la projekton ĉe elektita grupo de lernantoj, kaj kune kun la Ministerio, gepatroj kaj infanoj prijuĝas la projekton kaj ĝiajn rezultojn dufoje jare. Se post la tria jaro la projekto estas takstita per taksoj 4 aŭ 5, tiam oni povas komenci oficialigan proceduron (kutime tio daŭras du jarojn) kaj poste la projekto estas preta por fariĝi oficiala kaj deviga en lernejoj. La sama sistemo validas por infanĝardenoj (3-6 jaruloj), elementaj lernejoj (6-15 jaruloj) kaj mezlernejoj (15-19 jaruloj). La ministerio mem povas permesi komencon de la novtipa projekto, sed ĝi dediĉas por tio neniun monsubtenon.
Meze de januaro mi kun kolegino iris al seminario pri novtipaj projektoj en la Ministerio de Klerigo. Ni petis prezenti nian projekton al la partoprenantoj. Samtempe ni serĉis kunlaborantajn lernejojn kaj infanĝardenojn por nia ideo. Post nia prezento la interesiĝo por la programo inter la ĉeestintaj lernejaj reprezentantoj estis sufiĉe granda. Atendis nin la sekva paŝo: trovi tiujn lernejojn kaj infanĝardenojn kiujn frekventos la samaj infanoj, tio signifas ke infanoj de iu infanĝardeno iros al la antaŭvidita lernejo.
Ni trovis en Maribor tian paron, eĉ tre proksiman al mia hejmo, elementan lernejon de mia filo kaj la apudan infanĝardenon. Sed interesiĝis pri laprogramo ankaŭ lernejo en Ruše, urbeto proksimume 10 km for de Maribor. Ĉe ili la situacio estas eĉ pli bona, ĉar ili en la sama konstruaĵo havas kaj la infanĝardenon kaj la lernejon. Nun nia projekto estas en la stato, ke ĝi estas akceptita de la Ministerio de Klerigo kaj ke ni havas 200 infanojn je dispono en 8 grupoj. 50 infanojn inter 4 kaj 5 jaroj, 50 infanojn inter 5 kaj 6 jaroj kaj 100 infanojn inter 6 kaj 7 jaroj. Sekvas kelkaj monatoj en kiuj ni devas kapabligi almenaŭ 5 junajn instruistojn por la laboro kun etinfanoj, ni devas pripensi la plej bonan metodikon, prepari instrukciojn por instruistoj de lernejoj kaj kolekti monon por realigi la projekton.
Ĝi havas ankaŭ esploran aspekton, ĉar ni esploros kiel frua enkonduko de Esperanto influas al lernaj kapabloj de infanoj poste. Esperante, ke ni sukcesos pri la iniciato, ni invitas ĉiujn interesitojn kontakti nin. Ĉiu subteno estas bonvena.
La 25-a de septembro 2009
Nia projekto progresas. Dum la jaro ni preparis unu bonan instruiston kiu agos en Ruše, instruante tie du klasoj de infangxardenajn infanojn (5 jarajn) kaj du klasojn de unua klaso de elementa lernejo (6 jarajn infanojn), entute 100 infanoj.
Kun infangxardena grupo li laboros tage po 20-25 minutoj, kun lernejaj klasoj li laboros tri foje semajne po 25-30 minutoj.
Kun infanoj el Maribora lernejo kaj infangxardeno mi laboros sammaniere, nur strukturo de infanoj estas iom ali. Mi havas tri grupojn, unu grupo de 4 jaraj infanoj, dua grupo de 5 jaraj infanoj kaj lerneja grupo de 6 jaragxuloj, entute 75 infanoj.
La 5-a de oktobro nia projekto startas. Gxis nun ni preparis nin diversmaniere. Ni tralegis multe, ni sercxis ideojn kaj sciojn de niaj amikoj, sed en lasta monato ni du horojn tage dedicxis gxuste al ludoj. Ni ludas, ni diskutas, disputas, kverelas, "ploras"... Sercxante diversajn okazojn kiuj povas esti dum la tempo kun infanoj. Kolekto de ludiloj kaj ideoj kreskas cxiutage. Problemo nesolvita estas ankoraux financoj, sed tamen ni kredas ke ni solvos ankaux tion.
Kunlaboro kun lernejoj kaj infangxardenoj estas en bona nivelo. Gepatrpoj (cxiuj) montris intereson pri la projekto. En infangxardenoj ni promesis fari mallongan kurson por gepatroj. Ni preparos ankaux forumon por gepatroj en nia pagxaro, estos pli simple por ili sekvi la disvolvon de l aprojekto.
Nu, legante tion, cxu ankaux vi havas iun ideon?
Vesna Obradović